Raporti citaĵon
<KoLonJaNo> Vegitto, vi fakte povus fari ion tre utilan.
<KoLonJaNo> Se vi enuegas en Portugalujo.
<Vegitto> KoLonJaNo: Kion?
<KoLonJaNo> Vi povus iri al Marsejlo.
[...]
<Vegitto> Marsejlo?
<KoLonJaNo> Jes.
[...]
<Vegitto> Kiu Marsejlo?
<KoLonJaNo> Franca urbo.
<KoLonJaNo> Ĉe la Mediteraneo.
[...]
<KoLonJaNo> (Kiom da Marsejloj ekzistas?)
<Vegitto> KoLonJaNo: Kial iri tien estas utila?
<KoLonJaNo> Ĉar tie estas la komputilo, kiun uzas KioEstas.
<KoLonJaNo> Kaj vi do povus refunkciigi ĝin kaj KioEstas-on.
<Vegitto> Bone.
<Vegitto> Estas nur kelkaj problemoj.
<Vegitto> 1) KioEstas acxas.
<Vegitto> 2) Mi nenion scias pri la problemoj de KioEstas.
<Vegitto> 3) Mi ne enuegas en Portugalio. Mi treege sxatas mian reston cxi tie kaj oftege faras interesajn amuzajn aferojn.
<KoLonJaNo> 1) KioEstas malaĉas el la vidpunkto de multaj aliaj.
<KoLonJaNo> 2) Vi povus kontakti fridim-on por ekscii detalojn.
<KoLonJaNo> 3) La portugala polico elĵetos vin ĉiukaze.
<KoLonJaNo> (ĝuste pro la "amuzaj aferoj", kiujn vi jam faris)
<Vegitto> Mi ne faris ion mallegalan.
<Vegitto> Almenaux en la kriminala senco.
<Vegitto> Eble nur en administrativa
<KoLonJaNo> Ĉu nenion kontraŭleĝan?
<KoLonJaNo> Neniun krimeton?
(Noto de administranto: Intertempe KioEstas revenis al ##esperanto de Freenode kaj ankaŭ la retejo kioestas.fridim.org denove atingeblas.)