Raporti citaĵon
<KoLonJaNo> Saluton, silentaj komencintoj! :)
<virl> saluton
kial komencintojn ne skribas?
<KoLonJaNo> -n
Mi ne scias.
Eble ili atendas miraklojn ...
<kaj1> Nek mi.
ekzemple, la apero de la ĝentilo de KoLĉjo.
<KoLonJaNo> "Kaj la ĉielo malfermiĝis kaj voĉo aŭdeblis: "Bone. Vi silentadis en la kanalo dum sepoble sep tagoj. Rekompence vi ekde nun kapablos paroli E-on kiel denaskulo!" Kaj poste ĥoro de anĝeloj gaje ekkantis ..."
"... Kaj sube en la plej malsupra infero la Estro de Ĉiuj Diabloj malĝojegis, ĉar plian fojon liaj planoj tute fiaskis. -- (fino de la fabelo)"
[iom poste:]
<KoLonJaNo> Ĉu plian miraklon vi bezonos? :)